Legoland' Germanio

Legoland Deutschland
parka enirejo


parka enirejo

Legoland
loko Günzburg,  Germanio
malfermiĝo 2002
adreso Legoland Deutschland, Legoland-Allee, DE-89312 Günzburg
tel. +49-180 5 700 757 01
retejo http://www.legoland.de
Geografia situo 48° 25′ N, 10° 18′ O (mapo)48.42444444444410.299722222222Koordinatoj: 48° 25′ N, 10° 18′ O (mapo)
Legoland Deutschland (Bavario)
Legoland Deutschland (Bavario)
DEC
Situo de Legoland Deutschland
Legoland Deutschland (Germanio)
Legoland Deutschland (Germanio)
DEC
Situo de Legoland Deutschland
Map
Legoland Deutschland
vdr

La Legoland' Germanio (germane Legoland Deutschland) estas porinfana amuzparko en Germanio, kiu dediĉiĝas al la infanludila konstrusistemo Lego: al la miniatura rekonstruo de iuj elektitaj germaniaj kaj aliaj eŭropaj vidindaĵoj, al grandaj amuzparkaj amuzaĵoj en la stilo de la konstrusistemo, interalie Lego-forme konstruita mezepoka kastelo, pirata areo kaj pluraj ondaj fervojoj, krome demonstrejo pri la produktado de la ludiloj, ludejo kie infanoj (kaj laŭvole ankaŭ plenkreskuloj) povas konstrui ludilojn el granda elekto de konstrueroj, kaj vendejo de imprese grandega elekto da konstrueroj. La amuzparko situas proksime de la urbeto Günzburg en la federacia lando Bavario en la sudo de Germanio, inter la urboj Ulm okcidente kaj Augsburg oriente, proksime de la germania aŭtoŝoseo A8.

La parko estas la tria en serio de similspecaj amuzparkoj, kiuj ĉiuj havas la nomon Legoland'. La unua (la "originalo") malfermiĝis dum la jaro 1968 en Billund, Danio; dum 1996 sekvis brita variaĵo en Windsor, Anglio, kiel tria dum 199 parko en Carlsbad, Kalifornio kaj kiel kvara la germania parko. Dum la jaro 2005 la firmao Merlin Entertainments aĉetis 70 procentaĵojn de ĉiuj parkoj; la restaj 30 procentaĵoj restis ĉe la firmao Lego. Kiel la aliaj parkoj, ankaŭ tiu en Germanio estas sezona kaj ne funkcias dum la vintro: ĝi akceptas gastojn inter aprilo kaj novembro. Laŭ indikoj de la parka administrado, por la dekoraj konstruaĵ(et)oj de la parko utiliĝis pli ol 50 milionoj da Lego-briketoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne